The University of the Sunshine Coast looks likely to be the first University in Australia to prepare Primary Education graduates to teach in all 8 key learning areas. Click the image above to watch the 7 minute introductory video, or download the transcript here.
******************
Jen traduko de la prezentaĵo:
Bonvenon! Ni ĝojas inviti vin al nia pionira, tute nova kurso pri instruado de Esperanto kiel Unua Flua Fremda Lingvo (UFFL). Tiu strategio estis rekomendita de Profesoro Joseph Lo Bianco (la aŭtoro de Aŭstralia Lingvopolitiko) en la ACER-revizio de 2009. La rimedoj por apliki ĝin disvolvis ekde tiam, kaj la kurso pri instruado al la instruistoj en la uzo de la materialoj fine pretas!
Kiel vi scias, bazlerneja edukado celas konservi kaj evoluigi ĉiujn malsamajn specojn de pozitiva potencialo kiun ĉiuj infanoj havas.
Por certigi ke ni ne forgesas ion, ni identigu la 8 ŝlosilajn areojn de lernado ... kaj tiam ĉiu universitato en Aŭstralio ekipas primarajn instruistojn por instrui 7 el ili!
Ni ne povas scii kiu lingvo aŭ lingvoj gravos por ĉiu aŭstralia infano, sed ni scias ke la kapablo esti flue multlingva estas tiel parto de normalaj beboj kiel estas ilia kapablo esti artemaj, sportemaj, matematikemaj, muzikemaj kaj tiel plu.
Estas la tasko de la bazlerneja edukado teni vivantaj la eblojn de infanoj en ĉiuj areoj de lernado, ĝis ili estas tiom aĝaj povi mem decidi pri specialiĝo.
Do nia universitato estas preta liveri novan kurson kiu ekipos niajn studentojn per la lingvaj komprenoj kaj metodiko por havigi al la infanoj fluan interkulturan lingvan lernadon dum la unuaj 100 horoj aŭ pli malpli de instruado.
La sola lingvo sufiĉe simpla por lerni ĝin dum 2-semajna intensiva kurso kaj 100 horoj de instruado en via klaso estas Esperanto ĉar, unike, ĝi estis pensita favore al rapida lernado kaj tutmonda komunikado.
La kvar ekkonaj avantaĝoj por viaj studentoj, kiam vi kompletigas kaj aplikas tiun ĉi kurson, estas: plibonigita kapablo koncentriĝi, plirapidigita lernado de la cellingvoj, plibonigita kompreno de formala angla kaj ekzercado de pli alta kapablo de pensado.
La neŭroscienco nun diras al ni, ke dulingvaj cerboj estas strukture pli bone ekipitai por filtri distrojn kaj koncentriĝi. Ne gravas kiuj estas la lingvoj, sed gravas, ke ili estas sufiĉe plene regataj, jam en infanaĝo.
Frua majstreco de Esperanto plirapidigas la lernadon de postaj lingvoj, donante superrigardon pri kiel lingvoj ĝenerale funkcias, kiel lerni ilin, kaj pligrandigitan konfidon kaj celkonsciiĝon. Ĉi tiuj avantaĝoj montriĝis esti pli fortaj ol la profito akirita en la lernado dum 100 kaj pli da horoj en la cellingvo!
a. Lerni ajnan lingvon helpas kompreni formalan anglan, sed Esperanto estas speciale favora ĉar ĝi havas "travideblan" gramatikon.
Tio signifas ke ĉiuj substantivoj, adjektivoj, adverboj, pronomoj kaj ses variaĵoj de verboj estas facile rekoneblaj per la lastaj literoj. Kiel unu infano diris antaŭ ne longe, "mi scias ke vorto estas adjektivo pro la fakto ke ĝi finiĝas per "a" en Esperanto".
Por doni al vi ideon pri la sono de Esperanto, mi legos tiujn ĉi vortojn laŭte: blua, ruĝa, alta, vasta, granda, malgranda, hundo, kato, fiŝo, bovo, birdo, tablo, domo, dancas, kantas, amas , manĝas, dormas.
a. Eble ŝajnas strange, ke solvo kiu oferas simplecon devus ankaŭ pretendi nutri nekutime altan gradon de pensado, sed instruante Esperanton tio unue okazas.
Kapablecoj je pli alta pensado bezonas praktikon por iĝi kutima kaj la manko de idiosinkratikaj bitoj kaj pecoj kiel "i” antaŭ “e” krom post “c” krom se ĝi estas stranga aŭ .... lasas pli da tempo por praktiki komprenon, aplikon, analizon, pritakson kaj kreemon.
b. La verda diagramo estas prenita rekte el Vikipedio kaj reflektas la ideon de Bloom pri kiel pli alta pensmaniero konstruiĝas sur la fundamentoj, pligrandiĝante por brakumi plurajn same esencajn kapablecojn en la lasta etapo. La ruĝeta estas distordita por montri kiel la vasta kvanto da parkerendaĵoj postulita en la plej ofta lingvolernado malpliigas la uzeblan tempon por praktiki la superajn nivelojn de pensado. Uzante Esperanton kiel la unua fremda lingvo, ni povas doni al niaj plej junaj infanoj la ŝancon praktiki la plenan gamon de la kapablecoj pensi.
Kvar sociaj kaj emociaj avantaĝoj por viaj studentoj kiam vi kompletigas kaj aplikas tiun kurson estas Konfido, Sento de aparteno al la Monda Komunumo, Rezisto al "Affluenza" kaj Depresio kaj ŝanco por identigi sin kun krea problem-solvado kaj socia justeco.
1a. Konfido devenas de sukceso ...
b. Jen nur kelkaj el la celitaj trajtoj kiuj igas Esperanton nekutime atingebla: post lernado de 28 konstantaj paroj de sono / simbolo - multaj el ili similas al la angla - vi povas literumi ĉion korekte en Esperanto.
b. Regula emfazregulo ebligas legi laŭte memfide ekde la komenco: Emfazu la silabon antaux la fina.
Entute estas 16 reguloj de esperanta gramatiko, sen esceptoj, kaj sistemo de vorto-konstruado kiu provizas fidinde kaj rapide grandan vortprovizon.
Kompreneble, la funkcio de lingvo estas komuniki, kaj havigante aliron al aliaj kulturoj estas grave evoluigi tutmondan civitanecon, kulture taŭgan identecon por ĉiuj viaj studentoj. Esperanto estas tutmonda lingvo kaj kuraĝigas intereson pri la plej larĝa vario de aliaj kulturoj kaj medioj. Mi montros al vi kelkajn ĉi tie:
Germanujo
Ĉinio
Hungarujo
Nepalo
Hindujo
Brazilo
Tiuj ĉi infanoj en Benino, Okcidenta Afriko, reliefigas plian profiton uzante Esperanton en frua infanaĝo.
Niaj infanoj riskas evoluigi "affluenza", senton ke ili estas malmolaj kaj finance necertaj, kvankam ili neniam malsatos kaj vivas en domoj multe pli luksaj ol antaŭaj generacioj. Iu vojo por kontraŭstari ĉi tiun malsanan mispercepton estas doni al ili kontakton kun aliaj kulturoj, kiuj estas tiel feliĉaj kiel la niaj, kun multe malpli materiala riĉeco.
La tutmonda komunumo de Esperanto-parolantaj primaraj lernantoj inkludas multajn el tiaj kulturoj, kiel tujn materiale pli riĉajn.
Esperanto estas bona ekzemplo de krea problem-solvado, diligenteco kaj socia justeco, per kiuj viaj lernantoj povas identiĝi por helpi al ili evoluigi siajn proprajn potencialojn kaj atingi grandajn aĵojn.
Mi esperas ke vi estas ekscititaj povi havigi tiom multe kiu estas ekkone, socie kaj emocie grave por viaj lernantoj.
La infanoj profitigos multe el la ofta ekspozicio kaj potenca modelo de dumviva lernado, kiujn vi povas al ili plej bone provizi.
Ili estos nekutime bonŝancaj troviĝi en mergiĝa medio, en la plej sukcesa modelo de lingva instruado kiun ni havas, kun asekurebla kontinueco ĝis kompletigo.
La kurso estas intensa, du-semajna okazaĵo en kiu vi spertos la lecionojn kaj lernadajn aktivecojn de "Parolante kun la tuta mondo", kiun vi tiam estos kapabla instrui kaj gvidi tiel, ke viaj lernantoj neniam bezonas vian zorgon esti unulingvaj.
La aro de LOTE metodikaj kapablecoj, kiun vi lernos, estis pozitive reviziitaj de tiaj alte respektitaj spertuloj pri lingva instruado kiel la profesoroj Michael Clyne kaj Joseph Lo Bianco.
Ili inkluzivas interkulturan esploron, lingvan klarigon, uzon de kantoj, historioj, poemoj ŝercoj, interretajn rimedojn, Skajpon, retpoŝton, konkursojn, videojn, vastan gamon de lernadaj ludoj kaj plisolidigajn ekzercojn. Ĝi estas grava kurso, kiu serioze celas rezultojn en lingva majstreco, sed ĝi estas taŭga por partopreni en ĝi kaj mi vetas ke vi ĝuos ambaŭ la lernadon kaj instruadon.
Ni rigardu antaŭen al bonvenigante vin en la vicoj de la unua cohorto de plene ĝisdatigitaj primaraj ĝeneralaj Instruistoj, pretaj instrui la infanojn de Aŭstralio en Ŝlosilaj Areoj de Lernado.
(Dankon al Luigia Oberrauch Madella por traduka helpo.)